Isaiah 11:9-16

Esperanto(i) 9 Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, cxar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron. 10 En tiu tempo al la radiko de Jisxaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro. 11 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restajxon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de SXinar kaj de HXamat kaj de la insuloj de la maro. 12 Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disjxetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero. 13 Kaj malaperos la envio kontraux Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermigxos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon. 14 Sed ili flugos kune al la Filisxtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos. 15 Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj. 16 Kaj estos vojo por la restajxo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.