Romans 12:17-21

Esperanto(i) 17 Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindajxojn antaux cxiuj homoj. 18 Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj. 19 Ne vengxu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; cxar estas skribite:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos, diras la Sinjoro. 20 Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo. 21 Ne venkigxu de malbono, sed venku malbonon per bono.