Hebrews 6:6-12

Esperanto(i) 6 kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraux al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro. 7 CXar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin ofte venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio; 8 sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado. 9 Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas; 10 cxar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraux servante. 11 Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino; 12 por ke vi farigxu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj, kiuj per fido kaj pacienco heredas la promesojn.