Hebrews 5:1-10

Esperanto(i) 1 CXar cxiu cxefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj; 2 povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas cxirkauxata de malforteco; 3 kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaux por si mem, oferi pro pekoj. 4 Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron. 5 Tiel ankaux Kristo sin mem ne honoris, por farigxi cxefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis; 6 kiel ankaux aliloke Li diris: Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek. 7 En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj auxdite pro sia pia timo, 8 tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis; 9 kaj perfektigite, li farigxis la fonto de eterna savo al cxiuj al li obeantaj; 10 nomite de Dio cxefpastro laux la maniero de Melkicedek.