Haggai 1:6-11

Esperanto(i) 6 vi semas multe, sed enportas malmulte; vi mangxas, sed ne gxissate; vi trinkas, sed ne gxisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo. 7 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Pripensu bone vian staton. 8 Iru sur la monton, prenu lignon, kaj konstruu la domon; Mi akceptos gxin favore, kaj Mi montros Mian gloron, diras la Eternulo. 9 Vi atendis multon, sed montrigxis, ke estas malmulte; kaj kion vi alportis hejmen, tion Mi disblovis. Pro kio tiel estas? diras la Eternulo Cebaot; pro tio, ke Mia domo estas dezerta, dum vi kuras cxiu al sia domo. 10 Pro tio la cxielo ne donas al vi roson kaj la tero ne donas siajn produktajxojn. 11 Kaj Mi alvokis sekecon sur la teron, sur la montojn, sur la grenon, sur la moston, sur la oleon, kaj sur cxion, kion produktas la tero, ankaux sur la homon, sur la bruton, kaj sur cxiun laboron de la manoj.