Genesis 50:5-14

Esperanto(i) 5 Mia patro jxurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni. 6 Kaj Faraono diris: Iru kaj enterigu vian patron, kiel li jxurigis vin. 7 Kaj Jozef iris, por enterigi sian patron; kaj kun li iris cxiuj servantoj de Faraono, la cxefoj de lia domo kaj cxiuj cxefoj de la lando Egipta, 8 kaj la tuta domo de Jozef, kaj liaj fratoj kaj la domo de lia patro; nur siajn infanojn kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn ili restigis en la lando Gosxen. 9 Kun ili iris ankaux cxaroj kaj rajdantoj; kaj la anaro estis tre granda. 10 Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia patro dum sep tagoj. 11 Kiam la logxantoj de la lando Kanaana vidis la funebron sur la placo Atad, ili diris: GXi estas granda funebro cxe la Egiptoj; tial la loko ricevis la nomon Abel-Micraim. GXi estas transe de Jordan. 12 Kaj liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili. 13 Kaj liaj filoj forportis lin en la landon Kanaanan, kaj enterigis lin en la kampa duobla kaverno, kiun Abraham acxetis kune kun la kampo kiel tomban posedajxon de el Efron la HXetido, antaux Mamre. 14 Kaj Jozef revenis Egiptujon, li kaj liaj fratoj, kaj cxiuj, kiuj iris kun li, por enterigi lian patron, post kiam ili enterigis lian patron.