Esperanto(i)
15 Kaj li benis Jozefon, kaj diris: Dio, antaux kiu iradis miaj patroj Abraham kaj Isaak, Dio, kiu pasxtis min de mia naskigxo gxis la nuna tago,
16 la angxelo, kiu savis min de cxia malbono-Li benu la knabojn; oni nomu ilin per mia nomo kaj per la nomo de miaj patroj Abraham kaj Isaak, kaj ili kresku kaj multigxu sur la tero.
17 Jozef vidis, ke lia patro metis sian dekstran manon sur la kapon de Efraim, kaj tio ne placxis al li; kaj li prenis la manon de sia patro, por deturni gxin de la kapo de Efraim sur la kapon de Manase.
18 Kaj Jozef diris al sia patro: Ne tiel, mia patro, cxar cxi tiu estas la unuenaskito; metu vian dekstran manon sur lian kapon.
19 Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaux farigxos popolo kaj li ankaux farigxos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj.
20 Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaux Manase.