Genesis 42:7-20

Esperanto(i) 7 Kiam Jozef ekvidis siajn fratojn, li rekonis ilin; sed li sxajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable, kaj diris al ili: El kie vi venis? Kaj ili diris: El la lando Kanaana, por acxeti mangxajxon. 8 Jozef rekonis siajn fratojn, sed ili lin ne rekonis. 9 Kaj Jozef rememoris la songxojn, kiujn li songxis pri ili. Kaj li diris al ili: Vi estas spionoj: vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando. 10 Kaj ili diris al li: Ne, mia sinjoro! viaj sklavoj venis, por acxeti mangxajxon. 11 Ni cxiuj estas filoj de unu homo; ni estas honestaj; viaj sklavoj neniam estis spionoj. 12 Sed li diris al ili: Ne, vi venis, por vidi la malfortajn lokojn de la lando. 13 Ili diris: Ni, viaj sklavoj, estas dek du fratoj, filoj de unu homo en la lando Kanaana; la plej juna estas nun kun nia patro, kaj unu malaperis. 14 Kaj Jozef diris al ili: Estas tio, kion mi diris al vi, vi estas spionoj. 15 Per tio mi vin elprovos: mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi foriros el cxi tie nur tiam, kiam venos cxi tien via plej juna frato. 16 Sendu unu el vi, ke li alkonduku vian fraton; sed vi estos malliberigitaj, kaj oni esploros viajn vortojn, cxu vi diris la veron; se ne, tiam mi jxuras per la vivo de Faraono, ke vi estas spionoj. 17 Kaj li metis ilin sub gardon por la dauxro de tri tagoj. 18 Kaj Jozef diris al ili en la tria tago: Tion faru, kaj vi restos vivaj, cxar mi havas timon antaux Dio. 19 Se vi estas homoj honestaj, tiam unu el viaj fratoj restu malliberigita en la domo, en kiu oni vin gardas, kaj vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi acxetis kontraux la malsato. 20 Sed vian plej junan fraton venigu al mi, por ke pruvigxu la vereco de viaj vortoj kaj por ke vi ne mortu. Kaj ili faris tiel.