Genesis 38:14-30

Esperanto(i) 14 Tiam sxi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidigxis apud la pordo de Enaim, kiu trovigxas sur la vojo al Timna. CXar sxi vidis, ke SXela grandigxis kaj sxi ne estas donita al li kiel edzino. 15 Kaj Jehuda sxin vidis, kaj li pensis, ke sxi estas publikulino, cxar sxi kovris sian vizagxon. 16 Kaj li turnis sin al sxi cxe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. CXar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj sxi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi? 17 Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed sxi diris: Donu al mi garantiajxon, gxis vi sendos. 18 Kaj li diris: Kian garantiajxon mi donu al vi? SXi diris: Vian sigelilon kaj vian sxnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al sxi kaj envenis al sxi, kaj sxi gravedigxis de li. 19 Kaj sxi levigxis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco. 20 Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiajxon el la manoj de la virino; sed li sxin ne trovis. 21 Kaj li demandis la homojn de sxia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim cxe la vojo? Kaj ili diris: CXi tie ne estis publikulino. 22 Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi sxin ne trovis, kaj ankaux la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino. 23 Tiam Jehuda diris: SXi prenu gxin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja cxi tiun kapron, sed vi sxin ne trovis. 24 Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malcxastigxis, kaj sxi ecx gravedigxis de malcxasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku sxin, kaj oni sxin brulmortigu. 25 Kiam oni sxin kondukis, sxi sendis, ke oni diru al sxia bopatro: Mi gravedigxis de la viro, al kiu apartenas cxi tio. Kaj sxi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la sxnuretoj kaj cxi tiu bastono. 26 Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: SXi estas pli prava ol mi, cxar mi ne donis sxin al mia filo SXela. Kaj li sxin ne plue konis. 27 Kiam sxi devis naski, montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro. 28 Kaj kiam sxi estis naskanta, elsxovigxis la mano de unu infano; kaj la akusxistino prenis kaj alligis al la mano rugxan fadenon, dirante: CXi tiu eliris la unua. 29 Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj sxi diris: Kial vi faris por vi trasxiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec. 30 Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la rugxan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zerahx.