Esperanto(i)
21 Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, cxar finigxis mia tempo, kaj mi envenos al sxi.
22 Kaj Laban kunvenigis cxiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon.
23 Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis sxin al li; kaj tiu envenis al sxi.
24 Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon.
25 Sed matene montrigxis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! cxu ne pro Rahxel mi servis vin? kial do vi min trompis?
26 Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaux ol la pli maljunan.
27 Pasigu semajnon kun cxi tiu, tiam mi donos al vi ankaux tiun, pro servo, kiun vi servos cxe mi ankoraux aliajn sep jarojn.
28 Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun cxi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Rahxel kiel edzinon.
29 Kaj Laban donis al sia filino Rahxel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon.
30 Kaj Jakob envenis ankaux al Rahxel, kaj li amis Rahxelon pli ol Lean, kaj li servis cxe li ankoraux aliajn sep jarojn.
31 Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malsxlosis sxian uteron; sed Rahxel estis senfrukta.
32 Kaj Lea gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Ruben, cxar sxi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos.
33 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La Eternulo auxdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaux cxi tiun; kaj sxi donis al li la nomon Simeon.
34 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: La nunan fojon mia edzo aligxos al mi, cxar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi.
35 Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial sxi donis al li la nomon Jehuda. Kaj sxi cxesis naski.