Esperanto(i)
5 Kaj ankaux Lot, kiu iris kun Abram, havis sxafojn kaj bovojn kaj tendojn.
6 Kaj ne suficxis por ili la tero, ke ili logxu kune, cxar ilia havo estis granda kaj ili ne povis logxi kune.
7 Kaj estis malpaco inter la pasxtistoj de la brutaro de Abram kaj la pasxtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam logxis en la lando.
8 Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj pasxtistoj kaj viaj pasxtistoj, cxar ni estas fratoj.
9 La tuta tero estas ja antaux vi; apartigxu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren.
10 Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxirkauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, gxis Coar.
11 Kaj Lot elektis al si la tutan cxirkauxajxon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartigxis unu de la alia: