Ezra 6:1-5

Esperanto(i) 1 Tiam la regxo Dario ordonis, ke oni sercxu en la domo de dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel. 2 Kaj oni trovis en Ahxmeta, la regxa kastelo en la Meda lando, unu skribrulajxon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemorajxo: 3 En la unua jaro de la regxo Ciro, la regxo Ciro donis ordonon:Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por gxi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, gxia largxo estu sesdek ulnoj. 4 Da vicoj el grandaj sxtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la regxa domo. 5 Ankaux la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj argxentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio.