Ezra 1:7-11

Esperanto(i) 7 Kaj la regxo Ciro elportigis la vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar estis elportinta el Jerusalem kaj metinta en la domon de liaj dioj; 8 Ciro, regxo de Persujo, elportigis ilin per la trezoristo Mitredat, kiu lauxkalkule transdonis ilin al SXesxbacar, princo de la Judoj. 9 Kaj jen estas ilia nombro:da oraj pelvoj tridek, da argxentaj pelvoj mil, da trancxiloj dudek naux, 10 da oraj kalikoj tridek, da argxentaj duoblaj kalikoj kvarcent dek, da aliaj vazoj mil. 11 La nombro de cxiuj vazoj oraj kaj argxentaj estis kvin mil kvarcent. CXion cxi tion kunportis SXesxbacar cxe la foriro de la forkaptitoj el Babel en Jerusalemon.