Ezekiel 8:7-10

Esperanto(i) 7 Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro. 8 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo. 9 Kaj Li diris al mi:Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindajxojn, kiujn ili faras cxi tie. 10 Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampajxoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro cxirkauxe, sur cxiuj flankoj.