Exodus 6:20-26

Esperanto(i) 20 Amram prenis al si sian onklinon Johxebed kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La dauxro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj. 21 Kaj la filoj de Jichar:Korahx kaj Nefeg kaj Zihxri. 22 Kaj la filoj de Uziel:Misxael kaj Elcafan kaj Sitri. 23 Aaron prenis al si Elisxeban, filinon de Aminadab kaj fratinon de Nahxsxon, kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Nadabon kaj Abihun, Eleazaron kaj Itamaron. 24 Kaj la filoj de Korahx:Asir kaj Elkana kaj Abiasaf. Tio estas la familioj de la Korahxidoj. 25 Eleazar, la filo de Aaron, prenis al si edzinon el la filinoj de Putiel, kaj sxi naskis al li Pinehxason. Tio estas la cxefoj de la Leviidoj laux iliaj familioj. 26 Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris:Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laux iliaj tacxmentoj.