Exodus 6:20 Cross References - Esperanto

20 Amram prenis al si sian onklinon Johxebed kiel edzinon, kaj sxi naskis al li Aaronon kaj Moseon. La dauxro de la vivo de Amram estis cent tridek sep jaroj.

Exodus 2:1-2

1 Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon. 2 Kaj la virino gravedigxis, kaj naskis filon; kaj sxi vidis, ke li estas bela, kaj sxi kasxis lin dum tri monatoj.

Exodus 6:16

16 Kaj jen estas la nomoj de la filoj de Levi laux ilia naskigxo:Gersxon kaj Kehat kaj Merari. La dauxro de la vivo de Levi estis cent tridek sep jaroj.

Exodus 6:18

18 Kaj la filoj de Kehat:Amram kaj Jichar kaj HXebron kaj Uziel. La dauxro de la vivo de Kehat estis cent tridek tri jaroj.

Numbers 26:59

59 Kaj la nomo de la edzino de Amram estis Johxebed, filino de Levi, kiu estis naskita al Levi en Egiptujo; kaj sxi naskis al Amram Aaronon kaj Moseon kaj ilian fratinon Mirjam.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.