Exodus 14:19-22

Esperanto(i) 19 Kaj la Dia angxelo, kiu iradis antaux la tendaro de la Izraelidoj, formovigxis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formovigxis de antaux ili kaj starigxis post ili; 20 kaj gxi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj gxi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimigxi dum la tuta nokto. 21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis. 22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.