Esperanto(i)
2 Kaj diris la junuloj de la regxo, kiuj servadis al li:Oni sercxu por la regxo belajn junajn virgulinojn;
3 kaj la regxo starigu en cxiuj landoj de sia regno oficistojn, kiuj kolektus cxiujn belajn junajn virgulinojn en la kastelurbon SXusxan, en la virinejon, sub la inspektadon de Hegaj, la regxa euxnuko, gardisto de la virinoj, kaj oni donu al ili iliajn beligajxojn;
4 kaj la junulino, kiu placxos al la okuloj de la regxo, farigxos regxino anstataux Vasxti. Kaj la afero placxis al la regxo, kaj li tiel faris.