Esperanto(i)
8 cxar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo
9 (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero),
10 provante, kio bone placxas al la Sinjoro;
11 kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;
12 cxar estas hontinde ecx paroli pri tio, kion ili faras sekrete.
13 Sed cxio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, cxar cxio elmontrata estas lumo.
14 Tial estas dirite:Vekigxu, dormanto, kaj relevigxu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.