Esperanto(i)
23 CXar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.
24 Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaux edzinoj al edzoj en cxio.
25 Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis,
26 por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto,
27 por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta.
28 Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;
29 cxar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas gxin, kiel ankaux la Sinjoro la eklezion;
30 cxar ni estas membroj de lia korpo.
31 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.
32 CXi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.