Ephesians 4:1-7

Esperanto(i) 1 Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, 2 kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo, 3 penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. 4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko; 5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, 6 unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj, kaj en cxiuj. 7 Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la mezuro de la dono de Kristo.