Deuteronomy 9:7-12

Esperanto(i) 7 Memoru, ne forgesu, kiel vi kolerigis la Eternulon, vian Dion, en la dezerto; de post la tago, en kiu vi eliris el la lando Egipta, gxis via veno al cxi tiu loko, vi estis malobeemaj kontraux la Eternulo. 8 Kaj cxe HXoreb vi incitis la Eternulon, kaj la Eternulo ekkoleris kontraux vi tiel, ke Li volis ekstermi vin. 9 Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne mangxis kaj akvon mi ne trinkis: 10 tiam la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn skribitajn per la fingro de Dio, kaj sur ili estis cxiuj vortoj, kiujn diris al vi la Eternulo sur la monto el meze de fajro en la tago de kunveno. 11 Kaj tio estis post la paso de kvardek tagoj kaj kvardek noktoj, ke la Eternulo donis al mi la du sxtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo. 12 Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, rapide iru malsupren de cxi tie, cxar malmoraligxis via popolo, kiun vi elkondukis el Egiptujo; rapide ili forflankigxis de la vojo, kiun Mi ordonis al ili:ili faris al si fanditan idolon.