Deuteronomy 9:26-29

Esperanto(i) 26 Kaj mi pregxis al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro, ho Eternulo, ne pereigu Vian popolon kaj Vian posedajxon, kiun Vi liberigis per Via grandeco kaj kiun Vi elkondukis el Egiptujo per forta mano. 27 Rememoru Viajn servantojn Abraham, Isaak, kaj Jakob; ne atentu la obstinecon de cxi tiu popolo nek gxian malvirtecon nek gxiajn pekojn; 28 por ke ne diru la logxantoj de tiu lando, el kiu Vi elkondukis nin:Pro tio, ke la Eternulo ne povis venigi ilin en la landon, pri kiu Li parolis al ili, kaj pro malamo al ili Li elkondukis ilin, por mortigi ilin en la dezerto. 29 Kaj ili estas ja Via popolo kaj Via posedajxo, kiun Vi elkondukis per Via granda forto kaj per Via etendita brako.