Esperanto(i)
22 Se estos trovita viro, kusxanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaux, la viron, kiu kusxis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.
23 Se juna virgulino estos fiancxigita kun viro, kaj iu renkontos sxin en la urbo kaj kusxos kun sxi:
24 tiam konduku ilin ambaux al la pordego de tiu urbo, kaj prijxetu ilin per sxtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke sxi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.