Deuteronomy 12:6-11

Esperanto(i) 6 kaj tien alportu viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn kaj viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj kaj viajn promesitajxojn kaj viajn memvolajn oferojn kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj. 7 Kaj mangxu tie antaux la Eternulo, via Dio, kaj estu gajaj, vi kaj viaj familioj, en cxiu entrepreno de viaj manoj, per kiu benis vin la Eternulo, via Dio. 8 Ne faru simile al cxio, kion ni faras cxi tie hodiaux, cxiu tion, kio placxas al li; 9 cxar vi nun ankoraux ne venis al la ripozo kaj al la posedajxo, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi. 10 Sed kiam vi transiros Jordanon kaj eklogxos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, posedigas al vi, kaj Li ripozigos vin de cxiuj viaj malamikoj cxirkauxe kaj vi logxos sendangxere: 11 tiam sur la lokon, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por logxigi tie Sian nomon, tien alportu cxion, kion mi ordonas al vi:viajn bruloferojn kaj viajn bucxoferojn, viajn dekonajxojn kaj la oferdonojn de viaj manoj, kaj cxion elektitan laux viaj promesoj, kiujn vi promesis al la Eternulo;