Daniel 10:1-11:45

Esperanto(i) 1 En la tria jaro de Ciro, regxo de Persujo, vorto estis malkasxita al Daniel, kiu havis la nomon Beltsxacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion. 2 En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj. 3 Bongustan mangxajxon mi ne mangxis, viando kaj vino ne venis en mian busxon, kaj per oleo mi min ne sxmiris, gxis la fino de la tri semajnoj. 4 En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de HXidekel. 5 Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis:jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz. 6 Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizagxo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la vocxo de lia parolado estas kiel vocxo de amaso da homoj. 7 Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kasxi. 8 Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizagxaspekto sxangxigxis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn. 9 Kaj mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizagxaltere. 10 Sed jen mano ektusxis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn. 11 Kaj li diris al mi:Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj starigxu sur via loko, cxar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante. 12 Li diris al mi:Ne timu, Daniel, cxar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaux via Dio, viaj vortoj estis auxditaj; kaj mi venis laux via peto. 13 Sed la protektanto de la Persa regno kontrauxstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, gxis Mihxael, unu el la plej cxefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la regxoj de Persujo. 14 Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, cxar la vizio koncernas tempon estontan. 15 Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizagxon al la tero kaj silentis. 16 Sed jen iu, simila al homido, ektusxis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian busxon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraux mi:Ho mia sinjoro, de cxi tiu vizio kurbigxis mia vizagxo, kaj mi jam ne havas fortojn. 17 Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron? 18 Tiam denove ektusxis min tiu bildo de homo kaj refortigis min. 19 Kaj li diris:Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuragxa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuragxigxis, kaj diris:Parolu, ho mia sinjoro, cxar vi min refortigis. 20 Tiam li diris:CXu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraux la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo. 21 Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraux tiuj, krom Mihxael, via protektanto. 11 1 En la unua jaro de Dario, la Medo, mi staris, por subteni kaj fortigi min. 2 Kaj nun mi sciigos al vi la veron:jen ankoraux tri regxoj estos en Persujo; la kvara superos cxiujn per sia ricxeco; kaj kiam li farigxos forta per sia ricxeco, li ekscitos cxiujn kontraux la regnon Grekan. 3 Aperos regxo potenca, kiu regos kun granda forto, kaj faros cxion, kion li volos. 4 Sed dum lia starado lia regno disrompigxos kaj dividigxos laux la kvar ventoj de la cxielo, kaj gxi transiros ne al liaj idoj, kaj ne kun tiu potenco, kun kiu li regis; lia regno estos dissxirita kaj transiros al homoj fremdaj. 5 Fortigxos unu el liaj princoj, la regxo suda, kaj farigxos pli forta ol li, kaj regos; lia potenco estos granda. 6 Sed post kelke da jaroj ili kunigxos inter si; kaj la filino de la suda regxo venos al la norda regxo, por arangxi la aferon inter ili; sed sxi ne retenos la forton en sia mano, kaj ankaux li kun sia forto ne restos; sxi kaj sxiaj akompanantoj kaj sxia infano kaj sxia kelktempa fortiganto estos transdonitaj. 7 Tamen el sxia trunko aperos brancxo, venos kun militistaro, venos al la fortikajxo de la norda regxo, kaj venkos. 8 Ankaux iliajn diojn, kun iliaj statuoj, kaj kun iliaj grandvaloraj vazoj argxentaj kaj oraj, li forportos en Egiptujon, kaj por kelke da jaroj li restos malproksima de la norda regxo. 9 CXi tiu iros al la regno de la suda regxo, sed revenos en sian landon. 10 Poste liaj filoj sin armos kaj kolektos grandan militistaron; kaj unu iros rapide, disversxigxos kiel inundo, kaj denove faros militon gxis lia fortikajxo. 11 Tiam la suda regxo indignos, eliros kaj militos kontraux li, kontraux la norda regxo, kaj starigos grandan homomulton, kaj tiu homamaso estos transdonita en lian manon. 12 Li forkondukos tiun homamason, kaj fierigxos lia koro; sed kvankam li venkos multajn milojn, li tamen ne farigxos pli forta. 13 La norda regxo denove starigos homomulton, pli grandan ol la antauxa, kaj post kelka tempo li eliros kun granda militistaro kaj kun granda ricxeco. 14 En tiu tempo multaj starigxos kontraux la suda regxo, kaj malkvietaj filoj de via popolo levigxos, por ke plenumigxu la profetajxo, sed ili falos. 15 Kaj venos la norda regxo, sxutarangxos remparon, kaj venkoprenos la fortikigitan urbon; kaj la forto de la sudo ne povos kontrauxstari, kaj gxia plej bona militistaro ne havos forton, por rezisti. 16 Kaj cxiu, kiu venos al li, faros tion, kion li postulos, neniu povos kontrauxstari al li; li starigxos en la plej bela lando, kaj pereigos gxin per sia mano. 17 Kaj li intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun siaj bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos donita al li por ekstermi; kaj gxi ne povos kontrauxstari; sed gxi ankaux ne farigxos lia. 18 Kaj li direktos sian vizagxon al la insuloj kaj venkoprenos multajn; sed unu princo cxesigos lian malhonoradon, ke li ne plu malhonoru. 19 Tiam li denove turnos sin al la fortikajxoj de sia lando; sed li falpusxigxos, falos, kaj oni lin jam ne trovos. 20 Sur lia loko starigxos tia, kiu sendos impostiston tra la tuta glora regno; sed post kelke da tagoj li pereos, kvankam ne per kolero kaj ne per batalo. 21 Sur lia loko starigxos homo malestimata, sur kiun oni ne metos la regxan ornamon; sed li venos kun trankvileco, kaj ekposedos la regnon per flatajxoj. 22 Kaj la dronigantaj tacxmentegoj estos dronigitaj kaj frakasitaj de li, kaj ankaux la princo, kun kiu estis farita la interligo. 23 Kaj post la interamikigxo li faros kontraux li malicajxon, iros, kaj superfortos lin per malmulte da homoj. 24 En la pacajn kaj plej bonstatajn urbojn de la lando li venos, kaj faros tion, kion ne faris liaj patroj nek liaj prapatroj; la kaptajxon, rabajxon, kaj havajxon li disjxetos; kaj li direktos siajn intencojn kontraux la fortikigitajn urbojn, sed nur gxis certa tempo. 25 Poste li ekscitos sian forton kaj sian koron kontraux la regxon sudan kun grandega militistaro, kaj la suda regxo eliros milite kun granda kaj tre forta militistaro; sed li ne eltenos, cxar estos faritaj atencoj kontraux li. 26 Tiuj, kiuj mangxas cxe lia tablo, pereigos lin, kaj lia armeo disversxigxos, kaj falos multe da mortigitoj. 27 Ambaux regxoj havos en sia koro malbonajn intencojn, kaj cxe la sama tablo ili parolos malverajxon; sed ili ne sukcesos, cxar la fino estas ankoraux prokrastita gxis certa tempo. 28 Li iros returne al sia lando kun granda havajxo, kaj kun intencoj kontraux la sankta interligo; kaj li plenumos, kaj venos en sian landon. 29 En difinita tempo li denove iros suden; sed la lasta fojo ne estos tia, kiel la unua. 30 CXar venos kontraux lin sxipoj de la Kitidoj, kaj li perdos la kuragxon; kaj li denove farigxos kolera kontraux la sankta interligo, kaj denove agos kaj interkonsentos kun la forlasintoj de la sankta interligo. 31 Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, cxesigos la cxiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon. 32 Tiujn, kiuj malbonagas kontraux la interligo, li allogos per flatajxoj. Sed la homoj, kiuj konas sian Dion, farigxos kuragxaj kaj komencos agi. 33 La klerigantoj de la popolo klerigos multajn, kvankam dum kelka tempo ili falados de glavo, fajro, mallibereco, kaj prirabado. 34 Dum sia falado ili ricevos kelkan helpon, sed multaj aligxos al ili hipokrite. 35 Kelkaj el la klerigantoj falos por tio, ke ili refandigxu, purigxu, kaj blankigxu gxis la fina tempo; cxar estas ankoraux tempo. 36 La regxo farados, kion li volos, kaj li fierigxos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol cxiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos terurajxojn, kaj li havos sukceson, gxis plenigxos la kolero; cxar kio estas decidita, tio plenumigxos. 37 Kaj pri la dioj de siaj patroj li ne pensos, li ne atentos cxarmon de virinoj, nek ian dion, sed li tenos sin pli alte ol cxio. 38 Nur la dion de fortikajxoj sur sia loko li honoros, kaj tiun dion, kiun ne konis liaj patroj, li honoros per oro, argxento, multekostaj sxtonoj, kaj juveloj. 39 Kaj li konstruos por la urboj fortikajxojn sub la nomo de fremda dio; kiu akceptos cxi tiun, al tiu li plimultigos la honorojn kaj donos potencon super multaj kaj rekompence disdonos teron. 40 Fine ekbatalos kontraux li la suda regxo, kaj jxetos sin sur lin la norda regxo kun cxaroj, rajdistoj, kaj multe da sxipoj, atakos la regionojn, inundos, kaj trairos. 41 Kaj li venos en la plej belan landon, kaj multaj pereos; savigxos kontraux lia mano nur jenaj:Edom, Moab, kaj la cxefaj el la Amonidoj. 42 Kaj li etendos sian manon kontraux diversajn landojn; ankaux la lando Egipta ne savigxos. 43 Kaj li farigxos mastro super la trezoroj de oro, argxento, kaj cxiuj grandvalorajxoj de Egiptujo; Luboj kaj Etiopoj sekvos liajn pasxojn. 44 Sed ektimigos lin famoj de oriento kaj de nordo, kaj li eliros kun granda furiozo, por pereigi kaj ekstermi multajn. 45 Kaj li starigos sian belegan tendon inter la maro kaj la monto de la bela sanktejo; sed li venos al sia fino, kaj neniu helpos al li.