Colossians 1:13-20

Esperanto(i) 13 kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo; 14 en kiu ni havas la elacxeton, la pardonon de pekoj; 15 li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; 16 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li; 17 kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas. 18 Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li farigxu superulo en cxio. 19 CXar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco logxu; 20 kaj per li kunakordigi cxion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li cxion, cxu sur la tero, cxu en la cxielo.