Esperanto(i)
3 Kaj ili metis sur ilin la manojn, kaj metis ilin en gardejon gxis la sekvanta tago; cxar estis jam vespero.
4 Tamen multaj el tiuj, kiuj auxdis la vorton, kredis; kaj la nombro de la viroj estis proksimume kvin mil.
5 Kaj en la sekvanta tago kunvenis en Jerusalem la regantoj kaj pliagxuloj kaj skribistoj
6 kaj Anas, la cxefpastro, kaj Kajafas kaj Johano kaj Aleksandro, kaj cxiuj, kiuj estis de la cxefpastra parencaro.
7 Kaj stariginte ilin en la mezo, tiuj demandis:Per kia potenco aux per kia nomo vi faris tion?