Acts 3:1-3

Esperanto(i) 1 Kaj Petro kaj Johano estis suprenirantaj en la templon je la horo de pregxado, la nauxa. 2 Kaj unu viro, lama de la patrina ventro, estis portata; oni lin metis cxiutage apud tiu pordego de la templo, kiu estas nomata La Bela, por ke li petu pri almozoj la enirantojn en la templon; 3 tiu, vidante Petron kaj Johanon enirontajn en la templon, petis almozon.