Esperanto(i)
2 SXi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia discxiplo, kiun Jesuo amis, kaj sxi diris al ili:Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis.
3 Eliris do Petro kaj la alia discxiplo, kaj iris al la tombo.
4 Kaj ambaux ekkuris kune; kaj la alia discxiplo kuris antauxen pli rapide ol Petro, kaj unua alvenis al la tombo;
5 kaj klinigxinte, li enrigardis, kaj vidis la tolajxojn kusxantajn; tamen li ne eniris.
6 Kaj poste venis Simon Petro, sekvante lin, kaj eniris en la tombon; kaj li vidis la tolajxojn kusxantajn,
7 kaj la visxtukon, kiu estis sur lia kapo, ne kusxantan kun la tolajxoj, sed kunvolvitan en aparta loko.
8 Tiam eniris do la alia discxiplo, kiu unua alvenis al la tombo, kaj li vidis kaj kredis.
9 CXar ili ankoraux ne komprenis la Skribon, ke li devas relevigxi el la mortintoj.