Acts 27:23-28

Esperanto(i) 23 CXar en tiu nokto staris apud mi angxelo de la Dio, kies mi estas kaj al kiu mi servas, 24 dirante:Pauxlo, ne timu; vi devas stari antaux Cezaro; kaj jen Dio donacis al vi cxiujn, kiuj marveturas kun vi. 25 Tial, viroj, kuragxu; cxar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi. 26 Tamen ni devas esti jxetitaj sur ian insulon. 27 Sed kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis cxirkauxpelataj en la Adria maro, la maristoj eksentis cxirkaux noktomezo, ke ili alproksimigxas al ia lando; 28 kaj sondinte, ili trovis dudek klaftojn; kaj post mallonga interspaco ili ree sondis, kaj trovis dek kvin klaftojn.