Acts 23:6-9

Esperanto(i) 6 Sed kiam Pauxlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio:Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la relevigxo de la mortintoj mi estas jugxata. 7 Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la cxeestantaro dividigxis. 8 CXar la Sadukeoj diras, ke ne estas relevigxo, nek angxelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaux. 9 Kaj farigxis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj starigxis, kaj forte insistis, dirante:Ni trovas nenian malbonon en cxi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aux angxelo?