Esperanto(i)
11 Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Pauxlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris:Tiele diras la Sankta Spirito:Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas cxi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj.
12 Kaj auxdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon.
13 Sed Pauxlo respondis:Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? cxar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaux morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo.
14 Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante:Plenumigxu la volo de la Sinjoro.
15 Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakajxojn, kaj supreniris al Jerusalem.