Esperanto(i)
15 kaj dirante:Ho viroj, kial vi tion faras? Ni ankaux estas homoj, samsentaj kiel vi, kaj ni alportas al vi evangelion, por turni vin de cxi tiuj vantajxoj al la vivanta Dio, kiu faris la cxielon kaj la teron kaj la maron kaj cxion en ili;
16 kaj kiu en la pasintaj generacioj permesis, ke cxiuj nacioj iru siajn proprajn vojojn.
17 Tamen Li ne lasis Sin sen atesto, cxar Li bonfaris, donante al vi pluvojn el la cxielo kaj fruktoportajn sezonojn, plenigante viajn korojn per nutrajxo kaj felicxo.
18 Kaj tiel dirante, ili apenaux retenis la amasojn de oferado al ili.
19 Sed alvenis Judoj el Antiohxia kaj Ikonio, kaj, instiginte la amason, ili prijxetis Pauxlon per sxtonoj, kaj trenis lin ekster la urbon, pensante, ke li mortis.
20 Sed kiam la discxiploj staris cxirkaux li, li levigxis, kaj eniris en la urbon; kaj en la sekvanta tago li eliris kun Barnabas al Derbe.
21 Kaj proklaminte la evangelion al tiu urbo, kaj varbinte multajn discxiplojn, ili revenis al Listra kaj Ikonio kaj Antiohxia,