Acts 17:16-18

Esperanto(i) 16 Kaj dum Pauxlo atendis ilin en Ateno, lia spirito cxagrenigxis en li, kiam li vidis la urbon idolplena. 17 Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo cxiutage kun la renkontitoj. 18 Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris:Kion volus diri cxi tiu vortsxutanto? aliaj diris:Li sxajnas esti proklamanto de fremdaj diajxoj; cxar li predikis Jesuon kaj la relevigxon.