Esperanto(i)
1 Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos dangxeraj tempoj.
2 CXar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj,
3 neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj,
4 perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion;
5 havante sxajnon de pieco, sed neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu.
6 CXar el cxi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsagxajn virinojn, sxargxitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj,