2 Timothy 3

Esperanto(i) 1 Sed sciu, ke en la lastaj tagoj venos dangxeraj tempoj. 2 CXar homoj estos sinamantaj, monamantaj, fanfaronemaj, arogantaj, insultemaj, malobeemaj al gepatroj, sendankaj, nesanktaj, 3 neparencamaj, nepacigeblaj, kalumniemaj, nesinregantaj, malmildaj, ne bonamantaj, 4 perfidemaj, pasiemaj, ventoplenaj, plezuron amantaj pli ol Dion; 5 havante sxajnon de pieco, sed neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu. 6 CXar el cxi tiuj estas tiuj, kiuj rampas en domojn, kaj forkaptas malsagxajn virinojn, sxargxitajn de pekoj, forkondukatajn per diversaj voluptoj, 7 cxiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero. 8 Kaj kiel Janes kaj Jambres kontrauxstaris al Moseo, tiel same cxi tiuj ankaux kontrauxstaras al la vero, homoj kun malnobligita spirito, por la fido senvaloraj. 9 Sed ili ne plu iros antauxen; cxar ilia malsagxeco evidentigxos al cxiuj, kiel ankaux farigxis cxe tiuj. 10 Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon, 11 persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antiohxia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el cxio tio la Sinjoro min savis. 12 Jes, kaj cxiuj, kiuj volas vivi pie en Kristo Jesuo, estos persekutataj. 13 Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj cxiam iros antauxen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj. 14 Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certigxis, sciante, de kiu vi gxin lernis, 15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. 16 CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; 17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por cxiu bona laboro.