2 Kings 22:5-7

Esperanto(i) 5 kaj oni transdonu gxin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke cxi tiuj donu gxin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo, 6 al la cxarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por acxeti lignon kaj cxirkauxhakitajn sxtonojn por la rebonigo de la domo; 7 sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, cxar ili devas labori konfidate.