Esperanto(i)
2 nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia gxojo kaj ilia profunda malricxeco abundis al la ricxo de ilia malavareco.
3 CXar mi konstatas, ke laux sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole,
4 petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;
5 kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.
6 Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antauxe komencis, tiel same li perfektigu en vi cxi tiun pluan gracon.
7 Sed kiel al vi cxio abundas:fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaux cxi tiu graco.