Nehemiah 8:10-12

Esperanto(i) 10 Kaj li diris al ili:Iru, mangxu grasajxon kaj trinku dolcxajxon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; cxar cxi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malgxoju, cxar la gxojo pri la Eternulo estas via forto. 11 Kaj la Levidoj trankviligadis la tutan popolon, dirante:CXesu, cxar cxi tiu tago estas sankta; ne malgxoju. 12 Kaj la tuta popolo iris, por mangxi kaj trinki kaj sendi porciojn kaj fari grandan festenon; cxar ili komprenis la vortojn, kiujn oni sciigis al ili.