2 Chronicles 3:7-14

Esperanto(i) 7 Kaj li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, gxiajn murojn, kaj gxiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj. 8 Kaj li faris la plejsanktejon; gxia longo, konforme al la largxo de la domo, estis dudek ulnoj, kaj gxia largxo estis dudek ulnoj; kaj li tegis gxin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj. 9 Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn cxambrojn li tegis per oro. 10 Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro. 11 La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la dua kerubo. 12 Ankaux cxe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tusxigxis kun la flugilo de la alia kerubo. 13 La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizagxoj estis turnitaj al la domo. 14 Kaj li faris la kurtenon el sxtofo blua, purpura, kaj rugxa, kaj el bisino; kaj li faris sur gxi kerubojn.