2 Chronicles 24:8-14

Esperanto(i) 8 Kaj la regxo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis gxin cxe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere. 9 Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto. 10 Kaj ekgxojis cxiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj jxetis en la keston, gxis gxi plenigxis. 11 Kaj cxiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la regxan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la regxo kaj komisiito de la cxefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis gxin kaj restarigis sur gxia loko. Tiel oni faradis cxiutage, kaj oni kolektis multe da mono. 12 Kaj la regxo kaj Jehojada donadis gxin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis sxtonhakistojn kaj cxarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaux ferajxistojn kaj kuprajxistojn, por ripari la domon de la Eternulo. 13 Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antauxeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni gxin fortikigis. 14 Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la regxo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj argxentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.