Esperanto(i)
4 Kaj Jehosxafat logxis en Jerusalem. Kaj denove li iris al la popolo, de Beer-SXeba gxis la monto de Efraim, kaj revenigis ilin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
5 Li starigis jugxistojn en la lando, en cxiuj fortikigitaj urboj de Judujo, en cxiu urbo aparte.
6 Kaj li diris al la jugxistoj:Rigardu, kion vi faras, cxar ne por homo vi jugxas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de jugxado.
7 Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.
8 Ankaux en Jerusalem Jehosxafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael, por jugxado antaux la Eternulo kaj por jugxaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem.
9 Kaj li ordonis al ili jene:Tiele agu en timo antaux la Eternulo, en fideleco kaj kun pura koro:
10 en cxiu jugxa disputo, kiu venos antaux vin de viaj fratoj, kiuj logxas en siaj urboj, cxu pri afero de sango, cxu pri religia preskribo, ordono, legxoj, aux decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpigxu antaux la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne farigxos kulpaj.