Esperanto(i)
1 En la tridek-sesa jaro de la regxado de Asa iris Baasxa, regxo de Izrael, kontraux Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, regxo de Judujo.
2 Tiam Asa elprenis argxenton kaj oron el la trezorejoj de la domo de la Eternulo kaj de la regxa domo, kaj sendis al Ben-Hadad, regxo de Sirio, kiu logxis en Damasko, kaj dirigis al li:
3 Estas interligo inter mi kaj vi, kiel inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi argxenton kaj oron:neniigu vian interligon kun Baasxa, regxo de Izrael, por ke li foriru de mi.
4 Kaj Ben-Hadad obeis la regxon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraux la urbojn de Izrael, kaj ili venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel- Maimon, kaj cxiujn provizejojn en la urboj de Naftali.
5 Kiam Baasxa tion auxdis, li cxesis konstrui Raman kaj haltigis sian laboradon.
6 Tiam la regxo Asa prenis cxiujn Judojn; kaj ili forportis la sxtonojn de Rama kaj gxian lignon, el kiuj Baasxa faris la konstruadon; kaj li konstruis el tio Geban kaj Micpan.