1 Thessalonians 4:9-12

Esperanto(i) 9 Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, cxar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian; 10 cxar vi ja tion faras al cxiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde, 11 kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, gxuste kiel ni al vi ordonis; 12 por ke vi iradu konvene antaux tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.