1 Thessalonians 2:10-14

Esperanto(i) 10 Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj; 11 kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante, 12 ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron. 13 Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux energias en vi, kiuj kredas. 14 CXar vi, fratoj, farigxis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; cxar tiajn samajn suferojn vi ankaux spertis cxe viaj samlandanoj, kiajn tiuj cxe la Judoj,