1 Samuel 22:9-19

Esperanto(i) 9 Tiam respondis Doeg la Edomido, kiu staris kun la servantoj de Saul, kaj li diris:Mi vidis, ke la filo de Jisxaj venis en Nobon al Ahximelehx, filo de Ahxitub. 10 Kaj cxi tiu demandis pri li la Eternulon, kaj donis al li mangxajxon, kaj ankaux la glavon de la Filisxto Goljat li donis al li. 11 Tiam la regxo sendis voki la pastron Ahximelehx, filo de Ahxitub, kaj la tutan domon de lia patro, la pastrojn, kiuj estis en Nob, kaj ili cxiuj venis al la regxo. 12 Kaj Saul diris:Auxskultu, filo de Ahxitub! Kaj cxi tiu respondis:Jen mi estas, mia sinjoro. 13 Kaj Saul diris al li:Kial vi faris konspiron kontraux mi, vi kaj la filo de Jisxaj, kiam vi donis al li panon kaj glavon, kaj demandis pri li Dion, por ke li levigxu kontraux mi inside, kiel nun? 14 Kaj Ahximelehx respondis al la regxo kaj diris:Kiu do el cxiuj viaj servantoj estas tiel fidela, kiel David, kiu estas bofilo de la regxo kaj fervore vin obeas kaj estas estimata en via domo? 15 cxu hodiaux mi komencis demandi pri li Dion? neniel mi tion farus! la regxo ne kulpigu pri tio sian sklavon, nek la tutan domon de mia patro; cxar via sklavo sciis pri cxio cxi tio nenion malgrandan nek grandan. 16 Sed la regxo diris:Vi devas morti, Ahximelehx, vi kaj la tuta domo de via patro. 17 Kaj la regxo diris al la kuristoj, kiuj staris apud li:Turnu vin kaj mortigu la pastrojn de la Eternulo, cxar ili estas en interkonsento kun David; ili sciis, ke li estas forkurinto, kaj tamen ili ne raportis al mi. Sed la servantoj de la regxo ne volis levi siajn manojn, por frapi la pastrojn de la Eternulo. 18 Tiam la regxo diris al Doeg:Turnu vin vi kaj frapu la pastrojn. Kaj Doeg la Edomido sin turnis kaj frapis la pastrojn, kaj mortigis en tiu tago okdek kvin virojn, kiuj portis linajn efodojn. 19 Kaj Nobon, la urbon de la pastroj, li frapis per la akrajxo de la glavo, la virojn kaj virinojn, infanojn kaj sucxinfanojn, bovojn kaj azenojn kaj sxafojn, cxion per la akrajxo de la glavo.