1 Samuel 17:12-15

Esperanto(i) 12 Estis David, filo de tiu Efratano el Bet-Lehxem de Jehuda, kies nomo estis Jisxaj kaj kiu havis ok filojn; kaj tiu viro en la tempo de Saul estis jam maljuna, profundagxa inter la viroj. 13 La tri plej maljunaj filoj de Jisxaj iris, sekvante Saulon, en la militon; la nomoj de liaj tri filoj, kiuj iris en la militon, estis:Eliab, la unuenaskito, kaj la dua post li Abinadab, kaj la tria SXama. 14 David estis la plej juna; kaj la tri plej maljunaj iris post Saul. 15 Sed David venadis al Saul kaj reiradis de li, por pasxti la sxafojn de sia patro en Bet-Lehxem.