1 Samuel 12:2-5

Esperanto(i) 2 Kaj nun jen la regxo iras antaux vi, kaj mi maljunigxis kaj grizigxis, kaj miaj filoj estas cxi tie inter vi; mi iradis antaux vi de mia juneco gxis la nuna tago. 3 Jen mi estas; parolu pri mi antaux la Eternulo kaj antaux Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraux kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi. 4 Sed ili diris:Vi faris al ni nenian perfortajxon nek maljustajxon, kaj vi nenion prenis el ies mano. 5 Kaj li diris al ili:La Eternulo estas atestanto antaux vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaux, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:Atestanto.