1 Samuel 12

Esperanto(i) 1 Tiam Samuel diris al cxiuj Izraelidoj:Jen mi obeis vian vocxon pri cxio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi regxon. 2 Kaj nun jen la regxo iras antaux vi, kaj mi maljunigxis kaj grizigxis, kaj miaj filoj estas cxi tie inter vi; mi iradis antaux vi de mia juneco gxis la nuna tago. 3 Jen mi estas; parolu pri mi antaux la Eternulo kaj antaux Lia sanktoleito:kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraux kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subacxeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi. 4 Sed ili diris:Vi faris al ni nenian perfortajxon nek maljustajxon, kaj vi nenion prenis el ies mano. 5 Kaj li diris al ili:La Eternulo estas atestanto antaux vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaux, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris:Atestanto. 6 Tiam Samuel diris al la popolo:La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta. 7 Nun starigxu, kaj mi faru jugxan analizon koncerne vin antaux la Eternulo pri cxiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj. 8 Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj eklogxigis ilin sur cxi tiu loko. 9 Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de HXacor, kaj en la manojn de la Filisxtoj kaj en la manojn de la regxo de Moab, kiuj militis kontraux ili. 10 Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris:Ni pekis, cxar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Asxtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi. 11 Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftahxon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj cxirkauxe, kaj vi restis eksterdangxeraj. 12 Sed kiam vi vidis, ke Nahxasx, regxo de la Amonidoj, venis kontraux vin, vi diris al mi:Ne, regxo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via regxo. 13 Nun jen estas la regxo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis regxon super vi. 14 Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian vocxon kaj ne ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaux la regxo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio. 15 Sed se vi ne obeos la vocxon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraux la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraux vi, kiel kontraux viaj patroj. 16 Ecx nun starigxu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaux vi. 17 CXu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaux la Eternulo, petante por vi regxon. 18 Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon. 19 Kaj la tuta popolo diris al Samuel:Pregxu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; cxar al cxiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraux malbonagon per tio, ke ni petis por ni regxon. 20 Sed Samuel diris al la popolo:Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturnigxu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro. 21 Kaj ne forklinigxu al la vantajxoj, kiuj ne helpas nek savas, cxar ili estas vantajxo. 22 La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; cxar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo. 23 Mi ankaux ne permesos al mi peki antaux la Eternulo, cxesante pregxi por vi, kaj mi gvidados vin laux la vojo bona kaj gxusta. 24 Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, cxar vi vidas, kion grandan Li faris al vi. 25 Sed se vi agos malbone, tiam ambaux, kiel vi, tiel ankaux via regxo, pereos.